Instituto de Investigaciones Lingüísticas

Universidad de Costa Rica > Vicerrectoría de Investigación > INIL > Actividades > Seminario pri Lingvistika Politiko, Lingvistika Planado kaj Taksado (PLPLE)

Seminario pri Lingvistika Politiko, Lingvistika Planado kaj Taksado (2017)

Enkonduko    

 


  

Latinameriko estas multkultura kaj multlingva regiono, kondiĉoj ankaŭ karakterizantaj Kostarikon, kiu sendube multe gajnus kulture kaj demokratie, se ĝi rekonus tiun diversecon je ĉiuj oficialaj nivelo. Alfronti aferojn pri politik- kaj lingvoplanado estas grave; ĉefe se oni konsideras ke la tradicia vidpunkto, kiu emas forgesi aliajn kulturojn kaj lingvojn (kiuj ankaŭ konsistigas identecon de la lando) estas fonto de miskomprenoj kaj konfliktoj. Tial gravas trovi spacon, en kiu oni povos kundividi spertojn, kie naciaj kaj internaciaj problemoj estos postulitaj, tiel ke oni povu analizi kaj proponi solvojn ekde la vidpunkto de la diverseco kaj respekto de homaj rajtoj.

La nuna seminario proponas spacon por dialogo kaj diskuto, kie ĉiaj problemoj, kaj naciaj, kaj internaciaj, estu starigataj kun la celo analizi problemojn kaj proponi solvojn nome de la diverseco. Aliflanke, la politika lingvistiko kaj la lingvoplanado estas kreskantaj interfakoj, dank’al pligrandiĝanta konscio pri la graveco de lingvopolitiko kaj lingvoplanado en edukado, publika administrado kaj ekonomio. La lingvopolitiko povas influi rezultojn de studentoj kaj labormerkaton, same kiel la partoprenon de civitanoj en demokrataj decid-procedoj kaj konkurenc-kapablon por firmaoj. Do ĝi estas studkampo bezonanta kontribuojn el diversaj fakoj.

Kvankam lingvoplanado estis tradicie parto de sociolingvistiko, hodiaŭ ĝi emas iĝi  interfako en kiu kunfluas fakuloj el sociolingvistiko, politikaj sciencoj, ekonomiko kaj filozofio.  Jen kial ni proponas tiun ĉi seminarion, kiu okazos por la unua fojo en Latinameriko.

La Instituto pri Lingvoesplorado (INIL) de Universidad de Costa Rica, kune kun Esperantic Studies Foundation (Esperanta Esploro-Fondaĵo) (http://www.esperantic.org/en/home/), invitas al Seminario pri Lingvistikpolitiko, Lingvistikplanado kaj Taksado (LPLPE17), kies celo estas malfermi internacian spacon por diskutoj kaj dialogo pri Lingvistikpolitiko kaj Planlingvistiko.

La seminarion konsistigos la prikskribo kaj analizo de la fundamentaj konceptoj pri Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Lingvopolitiko-Taksado, samkiel pri iliaj objektivoj kaj metodoj. Dum la kvar sesioj de la seminario, la prelegantoj raportos pri kazoj de ili esploritaj. Tri el tiuj sesioj efektiviĝos anglalingve kaj unu, hispanlingve. Samtempe okazos serio da prelegoj koncernantj la seminari-temaron.

La seminario daŭros unu semajnon; entute temas pri 20 horoj en kvar tagoj (je mekredo la 2-a de aŭgusto estas nacia ferio).

Ĝenerala celo:

LPLPE17 celas allogi studentojn kun superaj studoj (licencio, magistreco, doktoreco) el diversaj landoj, al kiuj oni proponos ĝisdatigitan trejnadon pri teorio, metodologio kaj praktikaj fundamentoj de Politika Lingvistiko, Planlingvistiko kaj Politiktaksado. Tio ankaŭ signifos spacon por kunveni, interkomunikiĝi kaj interŝanĝi ideojn inter esploristoj okupiĝantaj pri LPLPE.

Specifaj celoj:

  • Analizi kaj diskuti la situacion, kaj nacian, kaj internacian, de lingvistiko el la vidpunkto de Lingvistka Justeco kaj Lingvistika Planado.
  • Klarigi proponitajn solvojn por situacioj, nacie kaj internacie, kie regas lingva maljusteco kaj malekvilibro.
  • Pretigi profesiulojn por kompreni la kondiĉojn por multkulturaj socioj, kun aparta emfazo pri la situacio en Kostariko.
  • Sistemigi, cele al disvastigado, la analizojn kaj diskutojn de aktivaĵoj favore al tio, ke lingvaj rajtoj estu fortikigitaj.
  • Plibonigi efikecon kaj funkci-kapablon de lingvaj politikoj.

La seminario konsistos el kvar partoj:

 

  1. Lingvaj Politiko kaj Planado (LPP). Historio, objektivoj kaj rezultoj de LPP.  Prelego de D-ro. David Cassels Johnson,  University of Iowa (“Language Policy and Planning: Theory, Methods and Findings”)
  2. Taksado de Lingvaj Politikoj. Kiel identigi la efikecon de LPP kaj kiel taksi ĝin en  socia kaj ekonomia vivo.  Prelego de D-ro. Michele Gazzola, Humboldt-Universitȁt zu Berlin (“Evaluation in Language Policy and Planning (LPP)”)
  3. Interlingvistiko kiel ekstrema lingvoplanado: kategorioj kaj kazoj. Interlingvistiko studas homajn rilatojn pere de planglingvoj kaj malegalecon inter lingvoj, do, Lingvan Justecon.  Prelego de Dr. Federico Gobbo, University of Amsterdam (“Interlingustics as extreme language planning: categories and cases”).
  4. Problemoj de lingvoplanado en lingvoj en situacio de delokigado. Prelego de D-ro. Carlos Sánchez Avendaño, Universidad de Costa Rica (“Problemas de la planificación en lenguas en proceso de desplazamiento”)

 Akademia profilo de invititaj prelegontoj:

  • David Cassels Johnson (https://education.uiowa.edu/person/david-cassels-johnson), University of Iowa, USA. Profesoro de LPP, publikigisto de libro Research Methods in Language Policy and Planning: A Practical Guide, kun Hult, F., 2015: Malden, MA: Wiley-Blackwell, kaj aŭtoro de Language Policy, 2013, Basingstoke, UK: Palgrave Macmillan.
  • Michele Gazzola (www.michelegazzola.com), Humboldt-Universitȁt zu Berlin (Germanio), University of Lugano (Svisio), kaj Intstitute of Ethnic Studies en Ljubljana (Slovenio), esploristo pri ekonomika lingvo kaj lingvopolitiko taksado. Editoro de libro The Economics of Languag Policy, kun B. A. Wickström, 2016, Cambridge (MA) MIT Press, kaj aŭtoro de The Evaluation of Language Regimes, 2014, Amsterdam: John Benjamins.
  • Dr. Federico Gobbo (http://federicogobbo.name), University of Amsterdam, Nederlando kaj University of Turin, Italio.  Profesoro de Interlingvistiko kaj Esperantologio, aŭtoro de la libro Constructive Adpositional Grammars: Foundations of Constructive Lingustics, 2011, Cambridge: Cambridge Scholars Publishing, kaj la artiklo: “Are planned languages less complex than natural languages?” Ene de  Language Sciences, 2016
  • Dr. Carlos Sánchez Avendaño (http://filologia.ucr.ac.cr/sites/default/files/cvs/lin15.pdf), Universidad de Costa Rica. Profesoro de Lingvistiko kaj   fakulo pri Lingvistika Revivigo. Aŭtoro de la libro La vosto de la igvano: La gento Maleku antaŭ la  deloko de sia lingvo kaj  tradicia kulturo 2015, Costa Rica: Editorial Universidad de Costa Rica, kaj la artiklo “Leksika rekonstruo kaj morfoleksika variebleco de lingvo tre delokita : La  kazo de la vortaro pri la homa korpo en la lingvo de broran’ (térraba,  hispanlingve, N. de la T.)”, en   Estudios de Lingüística Chibcha, 2015.

Laborlingvoj estos la hispana kaj la angla.  La aktoj estos aperigitaj sur la revuo Káñina, Revista de Artes y Letras de la Universidad de Costa Rica (http://revistas.ucr.ac.cr/index.php/kanina).

Specialaj invititoj:

  • D-rino Marielos Murillo Rojas (Universidad de Costa Rica): “Lingvoplanado en la Baza Ĝenerala Eduko-sistemo”.
  • Mag. Christian Ramírez Valerio (Instituto Nacional de Aprendizaje): “Lingvoplanado kaj Kostarika Signolingvo”.

Priparolaĵoj:

  • Politikanalizo
  • Taksado
  • Lingvomastrumado
  • Lingvo
  • Interlingvistiko
  • Lingvo kaj kulturo
  • Lingvistiko
  • Aplik-lingvistiko
  • Multlingvismo
  • Planado
  • Lingvoplanado
  • Lingvopolitiko
  • Sociolingvistiko

 

Partoprenontoj:

  • Esploristoj
  • Fakuloj
  • Studentoj
  • Specialistoj pri Lingvopolitiko
  • Specialistoj pri Lingvoplanado
  • Specialistoj pri Lingvojusteco
  • Specialistoj pri Lingvojuro

ORGANIZANTOJ:

Kunordigantoj:

D-ro. Jorge Antonio Leoni de León

D-ro. Michele Gazzola

Asistantino:

Bach. Yislén Barboza Hidalgo

Kunorganizantaj geesploristoj:

M.Sc. Hugo Mora Poltronieri

M.L. Erica Vargas Castro

Lcda. Daniela Sánchez Sánchez

Tiu ĉi seminario estas registrita en Universidad de Costa Rica, ĉe Vicerrectoría de Investigación, kodo 745-B7727, kaj ĉe Vicerrectoría de Acción Social, kodo ED-3256. Ĝi estas subtenita de Instituto de Investigaciones Lingŭísticas (INIL), Vicerrectoría de Investigación (http://www.vinv.ucr.ac.cr/), Posgrado de Lingüística (http://www.linguistica.ucr.ac.cr/), Sistema de Estudios de Posgrado (SEP), http://www.sep.ucr .ac.cr/) kaj Esperantic Studies Foundation (ESF) (http://www.esperantic.org/en/home/).

Informoj pri la seminario:

Datoj:

De la 31-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto, 2017

Daŭro:

4 tagojn (20 horojn entute).

Diplomo:

Partopreno aŭ  ĉeesto, laŭ situacio.

Limdato por enregistriĝo:

Marde, la 6-an de junio, 2017, grup-maksimumo limigota.

Kosto de LPLPE17:

$100,00 USD, ĝenerala publiko

Studentoj kaj funkciuloj de Universidad de Costa Rica ne pagos tiun koston.

La kotizo ne estas repagebla.

Noto: La registriĝa procedo por fremdaj partoprenontoj okazos la 12-an de majo 2017 per tiu ĉi sama retejo.  Antaŭ tiu dato ĉiu partoprenonto devas sendi e-poŝton esprimantan per kiu oni esprimas intereson kaj mecias la eblon patropreni.  Rekta kontakto estos Yislén Barboza ĉe      yislen.barboza@ucr.ac.cr,   (angle aŭ hispane).

Posta publikigo de LPLPE17-rezultoj:

Publikigo de aktoj de la seminario verŝajne aperos sur la Revuo Káñina, de Universidad de Costa Rica (http://revistas.ucr.ac.cr/index.php/kanina). Tial ni invitas ĉiujn partoprenontojn de la seminario sendi al ni siajn artiklojn.

Ni nur ricevos akademiajn artiklojn kadre de la temoj supre diskutitaj.  Oni sendu ilin kun resumo, angle kaj hispane, per maksimume 200 vortoj.   Akeptitaj lingvoj estas hispana, angla kaj franca, sed ankaŭ aliaj, kondiĉe ke oni trovos “blindajn parojn”.  Oni nur publikigos 12 artiklojn.

Tiuj, kiuj sendos proponojn por publikigo ricevos respondon post kvar semajnoj, kiam tiuj proponoj estos taksitaj  fare de “blindaj paroj”.  Limdato por sendi proponojn al linguistica.ucr@gmail.com  estas la 6-an de junio 2017.

Hoteloj ĉirkaŭ Universitata Urbo Rodrigo Facio:


HotelojInformo
Hotel Ave del Paraiso (=Birdo de la Paradizo)Telefon-numero: +506 2225-8515 // +506 2283-6017

Retpoŝto: info@hotelavedelparaiso.com

San Pedro, San José, Costa Rica.

50 metrojn norde de Fako pri Juro, Universitato de Costa Rica.

http://hotelavedelparaiso.com/

Apartotel Tairona

Telefon-numero: 506 2234-0146

Retpoŝto: info@taironainn.com

San Pedro, San José, Costa Rica.

Barrio (=kvartalo) Dent, San Pedro Montes de Oca, 75 metrojn okcidente de Taco Bell.

http://taironainn.com/

Gran Casa Universitaria (Granda Universitata Domo)

Telefon-numero: 506 2253-6257 // 506 8395-0627 per Randolph von Breymann

Retpoŝto: rvonbrey@gmail.com

San Pedro, San José, Costa Rica.

Du sidejoj: De “La Cosecha” (fruktvendejo sur la vojo al Sabanilla) 300 metrojn norde kaj 10 metrojn okcidenten; kaj je la norda flanko de la Fako pri Medicino (UCR), sur la vojo ekster la Universitato de Kostariko.

Hotel Casa Cambranes

Telefon-numero: 506 2253-8858

Retpoŝto: info@casacambranes.com

San Pedro, San José, Costa Rica.

125 metrojn sude de Spoon, Los Yoses.
http://www.casacambranes.com/

Hotel Casa Las Orquídeas (Domo La Orkideoj)

Telefon-numero: 506 2283-0095

Retpoŝto: boutiquehotelcasaorquideas@gmail.com

San Pedro, San José, Costa Rica.

75 metrojn okcidente de Automercado, en Los Yoses, sur Avenida Central (=Centra Avenuo) kaj 35-a kaj 37-a stratoj.|.
http://www.lasorquideashotel.com/

Hotel Boutique Jade

Telefon-numero: 506 2224-24 55
Retpoŝto: info@hotelboutiquejade.com

San Pedro, San José, Costa Rica.

250 metrojn norde de Grupo Q, Barrio (=kvartalo) Dent, Los Yoses.

http://www.hotelboutiquejade.com/

                         

 

Instituto de Investigaciones Lingüísticas