Instituto de Investigaciones Lingüísticas

Seminario pri Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado en Mezameriko kaj Karibio: Realaĵoj kaj Bezonoj

Español | Esperanto | English

Prezento

Mezameriko kaj Karibio estas regionoj  karakterizitaj per siaj multkultureco kaj plurlingveco, frukto de riĉa historio kaj rolo kiel vojkruciĝo mulkontinenta kaj multetna, kies monda dimensio komenciĝis koincidis kun vekiĝo de la homaro je mondeco. Tia riĉeco devas esti komprenata adekvate ankaŭ el vidpunktoj rilataj al lingvopolitiko kaj lingvopanado, ĉar tradicie estas tendeco pretervidi kaj nevidebligi lingvojn kaj kulturojn konsistigantajn ĉi tiujn regionojn.

Tial, la realigo de ĉi tiu seminario gravas por dividi spertojn kaj profundigi la diskuton pri problemoj pri Lingva Politiko kaj Lingvoplanado en Mezameriko kaj Karibio, sen flankenlasi aliajn perspektivojn kaj kuntekstojn, kies scio kaj analizo ankaŭ permesas al scienca komunumo kaj al sociaj agantoj progresi en la kompreno de la lingva kaj kultura situacio de la regiono kaj, tiamaniere, proponi solvojn por regionaj problemoj, kiuj inkludas en sia vizio multlingvecon kaj multkulturecon. 

Nuntempe lingvopolitiko kaj lingvoplanado konstante kreskas kiel studobjekto, pro tio ke ili estas interfakaj kaj en konstanta kontakto kun daŭre ŝanĝiĝantaj lokaj kaj tutmondaj realaĵoj, kies kono ankaŭ estas esenca por nia regiono, kio permesus trovi lingve bazitajn rimedojn en la sferoj de edukado, ekonomio, politiko kaj socio. Notindas, ke en lingvopolitiko kaj lingvoplanado koncentriĝas diversaj fakoj kaj specialistoj pri socilingvistiko, politika scienco, ekonomio, filozofio kaj juro, kiuj konsideras ke informiĝo sen ekskludo de ajna membro de la socio estas esenca por fundamenta kono kaj eventuala trovo de daŭraj solvoj al homaj problemoj. 

La Instituto pri Lingvistikaj Esploroj (INIL) de la Universitato de Kostariko, kunlabore kun la Esperantic Studies Foundation (ESF) (http://www.esperantic.org/), invitas studentojn, profesiulojn, esploristojn, sociajn agantojn kaj la ĝeneralan publikon al la Seminario pri Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado (PLPLE), kiu celas disponigi internacian spacon por diskuto pri Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado.

Dum la Seminario estos priskribitaj kaj analizitaj fundamentaj konceptoj de Lingvopolitiko, Lingvoplanado kaj Taksado, inklude de iliaj celoj kaj metodoj. Dum du monatoj, la invititaj prelegantoj diskonigos diversajn aspektojn de siaj esploroj. La Seminario okazos en la monatoj dum majo kaj junio, sube legeblas la programon. La prelegoj estos gvidataj en la hispana kaj en la angla. La partopreno estas malferma por naciaj kaj eksterlandaj interesitoj. Ĉiu prelego estos dissendita pere de la vidkomunikilo Zoom, la enskribiĝo estas realigebla pere de la sekva ligilo:

 

Ĝenerala celo

La Seminario celas disponigi spacon por diskuto pri realaĵoj kaj bezonoj en Mezameriko kaj Karibio el vidpunkto de la lingvopolitiko kaj la lingvoplanado, kiu ebligos la renkontiĝon inter esploristoj, instruistoj kaj studentoj.

Specifaj celoj

  • Analizi nacian kaj internacian lingvajn situaciojn el vidpunkto de Lingvopolitiko kaj Lingvoplanado. 
  • Diskonigi atingojn kaj rezultojn de esploroj rilataj al lingvaj justeco kaj egaleco, nacie kaj internacie, por plifortigi lingvajn rajtojn. 
  • Trejni ĉeestantojn por kompreni la realaĵojn kaj bezonojn de diverslingvaj socioj, precipe en Mezameriko kaj Karibio.

Prelegantoj

Dra. Carla Amorós Negre, Universitato de Salamanca, Hispanio. Esploristo pri lingvopolitiko, lingvoplanado, lingva normigado kaj socilingvistiko. Aŭtorino de monografioj pri normigado, lingvoj en socio kaj gramatika normigado de relativaj pronomoj en la hispana. Jen kelkaj publikigoj: Norma y estandarización (2008), Las lenguas en la sociedad (2014) y La estandarización lingüística de los relativos en el mundo hispánico. Una aproximación empírica (2018).
Web: http://www.aesla.org.es/es/user/carlitausales 

Dr. Joseph Faquharson, University of the West Indies, Jamajko. Universitata lektoro en la Fako pri Lingvo, Lingvistiko kaj Filozofio. Liaj esploraj interesoj inkludas priskriban lingvistikon de karibiajn lingvojn, leksikografion, morfologion, antropologian lingvistikon kaj kulturajn studojn. Jen kelkaj el liaj publikigaĵoj: Sung speech acts: Towards an analysis of participant roles in Jamaican dancehall music (2017)  kaj Linguistic ideologies and the historical development of language use patterns in Jamaican music (2017).
Web: https://www.mona.uwi.edu/humed/staff/joseph-t-farquharson

Dr. Michele Gazzola, Universitato de Ulstero, Britio. Liaj esploraj kampoj inkludas publikan politikon, lingvan politikon kaj planadon, lingvan ekonomikon kaj plurlingvecon kiel socian fenomenon. Li estis parto de gravaj projektoj kiel MIME (Mobility and Inclusion in a Multilingual Europe: Moviĝeblo kaj Inkludo en Multlingva Eŭropo) ĉe la Fakultato de Homaj kaj Sociaj Sciencoj de la Universitato Humboldt de Berlino kaj LAPO (Language Policy and Linguistic Justice in the European Union: Lingva Politiko kaj Lingva Justeco en la Eŭropa Unio) ĉe la Instituto de Publika Ekonomio de la Universitato Humboldt de Berlino.   
Web: https://www.michelegazzola.com 

Dr. Federico Gobbo, Universitato de Amsterdamo. Liaj esploraj interesoj kaj instrua sperto inkludas Lingvistikon, Filozofion kaj Komputadon. Krome, lia ĉefa interesa temo estas artefariteco en lingvoj, speciale rilate al planlingvoj kiel internaciaj helplingvoj kiel Esperanto kaj Volapuko. Li ankaŭ interesiĝas pri lingvoj planitaj por fikciaj celoj kiel la klingono de Star Trek. Cetere li fokusiĝas pri multlingveco, lingvopolitiko kaj planado.
Web: https://www.uva.nl/en/profile/g/o/f.gobbo/f.gobbo.html

Dr. Grant Goodall, Universitato de Kalifornio en San-Diego, Usono, direktas la Eksperimentan Sintaksan Laboratorion kaj la Lingvan Lingvan Programon. Esploristo pri sintakso kaj ĝia interagado kun kognaj procezoj. Aŭtoro de la libro Parallel Structures in Syntax: Coordination, Causatives, and Restructuring, 2009, Kembriĝo: Cambridge University Press kaj Aŭtoro de la lernolibro kun Darcy Lear Conéctate: Enkonduka Hispano, 2015, Ohio: McGraw Hill Education.
Web: http://ling.ucsd.edu/people/faculty/profiles/GrantGoodall.html 

Dr. Jannis Harjus, Universität Innsbruck, Aŭstrio. Li nuntempe laboras ĉe la Instituto por Latinidaj Studoj ĉe la Universitato de Innsbruck. En 2016 li doktoriĝis (summa cum laude) per tezo pri pri la andaluza kaj perceptita ŝanĝiĝo.
Web: https://www.uibk.ac.at/romanistik/personal/harjus/ 

Dr. Carlos Sánchez Avendaño, Kostarika universitato. Profesoro pri lingvistiko kaj specialisto pri laboro kun lingvoj en procezo de delokiĝo. Aŭtoro de la libro a cola de la iguana: El pueblo Malecu ante el desplazamiento de su lengua y su cultura tradicional, 2015, Costa Rica (pri la retroiro de la maleka lingvo kaj ĝia tradicia kulturo).
URL: https://filologia.ucr.ac.cr/personal/docentes/carlos-sanchez-avendano/ 

Dr. Víctor Manuel Sánchez Corrales, Profesoro pri lingvistiko, specialisto pri romanistiko kaj fondinto de la esplora programo Hispan-Kostarikaj Leksikografiaj Studoj (ELEXHICÓS), dank’al kiu pluraj vortaroj estis kreitaj. Li gvidis disvolvis pli ol 55 esplorajn laborojn en diversaj temoj pri filologio.
Web: https://www.cu.ucr.ac.cr/cu/historia/ex-director/Accion/show/ExDirector/victor-manuel-sanchez-corrales.html 

M.L. René Zúñiga Argüello, Purdue universitato. En 2013 li finis la Magistriĝis pri Lingvistiko per la tezo Relativaj Klaŭzoj en la kreola lingvo de Limón. Liaj esploraj interesoj inkluzivas piĝinajn kaj kreolajn lingvojn, evoluon de gramatikaj predikatoj en centramerikaj kreolaj lingvoj, sintakson kaj lingvan revivigon.
Web: https://cla.purdue.edu/directory/profiles/rene-zuniga-arguello.html

Priskribantaj vortoj

  • Politika Scienco
  • Dulingva edukado
  • Dulingva instruado
  • Taksado
  • Kompara taksado 
  • Kultura Filozofio
  • Politika Filozofio
  • Lingvistika administrado
  • Lingva justeco
  • Lingvo
  • Lingvistiko
  • Lingvaj minoritatoj
  • Multlingveco
  • Kultura planado
  • Lingvoplanado
  • Lingvopolitiko
  • Lingvounuigo
  • Socilingvistiko 

Partoprenontoj 

Tiu seminario estas ĉefe orientita por:

  • Esplorisoj
  • Specialistoj
  • Universitataj profesoroj
  • Profesiuloj pri Lingvopolitiko
  • Profesiuloj pri Lingvoplanado
  • Profesiuloj pri Lingva Justeco
  • Profesiuloj pri Lingvaj Rajtoj

Organizantoj

Kunordiganto 

  • Dr. Jorge Antonio Leoni de León 

Asistantoj

  • Ana Patricia López Corrales
  • Mery Luz Pérez Maldonado 

Kunlaborantaj esploristoj

  • M.Sc. Hugo Mora Poltronieri
  • M.L. Ericka Vargas Castro
  • Licda. Daniela Sánchez Sánchez

Rimarko: Tiu ĉi Seminario estas enskribita en la Vicrektorejo pri Esplorado de la Universitato de Kostariko sub la kodo 745-C0-713 (https://vinv.ucr.ac.cr/sigpro/web/projects/C0713). Ĝi estas subtenita de la Instituto pri Lingvistikaj Esploroj (INIL), la Vicrektorejo pri Esplorado (http://www.vinv.ucr.ac.cr/), la Posdiplomprogramo pri Lingvistiko el Posgrado de Lingüística (https://www.sep.ucr.ac.cr/index.php?option=com_sppagebuilder&view=page&id=26), la Sistemo de Postidiplomaj Studoj (SEP: http://www.sep.ucr.ac.cr/) kaj la Esperantic Studies Foundation (ESF, http://www.esperantic.org/).

Prelegoj

Prelegantoj Organizo Titolo Dato kaj horo
Jannis Harjus Universität Innsbruck Política lingüística en el español peninsular: el caso del andaluz [Lingvopolitiko en la eŭropa hispana lingvo: la kazo de la andaluza]

06/05/2021

10:00:00 (UTC-06:00)

Michele Gazzola Ulster University The value of languages in the labour market [La valoro de lingvoj en la labormerkato]

10/05/2021

10:00:00 (UTC-06:00)

René Zúñiga Argüello Purdue University Las distintas realidades de los criollos de Nicaragua y Costa Rica [Malsamaj realaĵoj de la kreolaj lingvoj en Nikaragvo kaj Kostariko] (http://hdl.handle.net/10669/83701)

17/05/2021

17:00:00 (UTC-06:00)

Carla Amorós Negre Universidad de Salamanca Políticas lingüísticas en torno al multilingüismo en la Unión Europea [Lingvaj Politikoj ĉirkaŭ multlingveco en la Europa Unio] (http://hdl.handle.net/10669/83700)

27/05/2021

10:00:00 (UTC-06:00)

Carlos Sánchez Avendaño Universidad de Costa Rica La conceptualización de la revitalización lingüística [La konceptado de la lingva revivigo] (http://hdl.handle.net/10669/83657)

01/06/2021

14:00:00 (UTC-06:00)

Joseph Farquharson University of West Indies Corpus Planning for the English-related Creoles of the Caribbean: Progress and Prospects [Korpusa planado por kreolaj lingvoj rilataj al la angla lingvo en la Karibio: Progreso kaj ebloj]

16/06/2021

16:00:00 (UTC-06:00)

Federico Gobbo University of Amsterdam Esperanto in the web after Covid: current challenges and opportunities for a linguistic community of practice [Esperanto en la post-KOVIMA interreto: nunaj defioj kaj oportunoj por lingvokomunumo de uzo kaj praktiko]

17/06/2021

10:00:00 (UTC-06:00)

Grant Goodall University of California San Diego La planificación y el aprendizaje: los extraños destinos del Volapük, Esperanto e Interlingua [Lingvoplanado kaj lernado: la strangaj destinoj de volapuko, Esperanto kaj Interlingua]

22/06/2021

10:00:00 (UTC-06:00)

Víctor Manuel Sánchez Corrales Universidad de Costa Rica Códigos de la lengua española y política lingüística panhispánica ASALE [Kodoj de la la hispana lingvo kaj tuthispana lingvopolitko ASALE]

24/06/2021

10:00:00 (UTC-06:00)

Prelegoj Kerwá YouTube

Zúñiga Argüello, René

Las distintas realidades de los criollos de Nicaragua y Costa Rica [Malsamaj realaĵoj de la kreolaj lingvoj en Nikaragvo kaj Kostariko]

17/05/2021

http://hdl.handle.net/10669/83701 https://youtu.be/-6-R4i0Wx-I

Amorós Negre, Carla

Políticas lingüísticas en torno al multilingüismo en la Unión Europea [Lingvaj Politikoj ĉirkaŭ multlingveco en la Europa Unio]

27/05/2021

http://hdl.handle.net/10669/83700 https://youtu.be/GHf05zDzgng

Sanchez Avendaño, Carlos

La conceptualización de la revitalización lingüística [La konceptado de la lingva revivigo]

01/06/2021

http://hdl.handle.net/10669/83657 https://youtu.be/LF49nFDJ4pc

Federico Gobbo 

Esperanto in the web after Covid: current challenges and
opportunities for a linguistic community of practice
[Esperanto en la post-KOVIMA interreto: nunaj defioj kaj oportunoj por
lingvokomunumo de uzo kaj praktiko]

17/06/2021

http://hdl.handle.net/10669/83766 https://youtu.be/joAONthacMk

Grant Goodall 

La planificación y el aprendizaje: los extraños destinos del Volapük,
Esperanto e Interlingua
[Lingvoplanado kaj lernado: la strangaj destinoj de volapuko,
Esperanto kaj Interlingua]

22/06/2021

http://hdl.handle.net/10669/83780 https://youtu.be/-7FYiAAqwRk

Víctor Manuel Sánchez Corrales

Códigos de la lengua española y política lingüística panhispánica
ASALE
[Kodoj de la la hispana lingvo kaj tuthispana lingvopolitko ASALE]

24/06/2021

http://hdl.handle.net/10669/83798 https://youtu.be/vAC5ad1iSVo

 

 

 

Instituto de Investigaciones Lingüísticas